Nicole Fontaine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Nicole Fontaine | |||||
Naskonomo | Nicole Claude Marie Garnier | ||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1942 en Grainville-Ymauville | ||||
Morto | 17-an de majo 2018 (76-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Universitato de Rueno Pariza Fakultato de Juro - Doktoro (–1969) vd | ||||
Partio | Unuiĝo por Popola Movado Unuiĝo por la Franca Demokratio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicole FONTAINE [niKOL fonTEN] (16-a de januaro 1942 - 17-a de majo 2018) estis franca politikisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento. Jam de 1984 ŝi estis unu el ties vicprezidantoj. Ŝi estis ano de la Eŭropa Popola Partio.
De 1999 ĝis januaro 2002 ŝi estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Je tiu tempo ŝin anstataŭis Pat Cox de la Eŭropa Liberala, Demokratia kaj Reforma Partio, kiel antaŭe interkonsentite inter tiuj du partioj. En 2001, ŝi gajnis premion (nur akceciton) de la "carpette anglaise" pri ŝia malmodera uzado de la angla lingvo en la Eŭropa Parlamento.
De junio 2002 ĝis marto 2004 ŝi estis asociita ministro pri industrio en la franca ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio.
Antaŭe: | Prezidanto de la Eŭropa Parlamento | Poste: | |
---|---|---|---|
José Maria Gil-Robles | 1999–2002 | Pat Cox |